Henry Charles Stanley
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henry Charles STANLEY (1840–1921) estis ĉefa inĝeniero de fervojoj en Kvinslando, Aŭstralio.[1]
En 1863 Stanley elmigris al Kvinslando.[1]
Je sia alveno en Kvinslandon, Stanley estis dungita por la fervoja servo de la kvinslanda registaro. En 1872, li ekzorgis pri inĝenierado de sudaj kaj okcidentaj fervojoj. En 1886, ankaŭ la centraj fervojoj venis sub lia respondeco. En 1891, li estis formale nomumita kiel Ĉefa Inĝeniero por la tuta reto de Kvinslando.[1]
Li dediĉis sin ĉefe al konstruado de fervojaj pontoj kaj akvobaraĵoj.