aŭstra muzikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri Herz (Heinrich) (naskiĝis la 2-an de januaro 1806 en Vieno; mortis la 5-an de januaro 1888 en Parizo) estis aŭstra pianisto, komponisto, pianinstruisto kaj piankonstruisto.
Henri Herz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1802 en Vieno |
Morto | 5-an de januaro 1888 (85-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Monako (1902–) Tombejo Père-Lachaise, 27 (1888–1902) |
Lingvoj | germana • franca |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio Francio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo |
Familio | |
Frat(in)o | Jacques Herz (en) |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto Piankonstruisto |
Herz kiel infano estis edukata de sia patro kaj Daniel Hünten. Li iris al konservatorio de Parizo en 1816 kaj studis tie sub Victor Dourlen kaj Anton Reicha. Ekde 1842 ĝis 1874 li instruis tie, lia lernantino Roger-Miclos sonregistris 1900 pecojn por Fonotipia Company.
Kiel festata pianisto li sin prezentis tutmonde sur turneoj, ekz. en Rusio kaj aliloke en Eŭropo samkiel en Usono. Je tio ekestis krom la libro "Meine Reisen in Amerika" ok pianokonĉertoj kaj aliaj pecoj.
Herz fondis sian propran pianometiejon en Parizo kaj konstruigis tie koncertdomon.
Robert Schumann opiniis lian muzikon triviala. La edzino de Robert, Clara Schumann, tamen vidis en ĝi laŭdindan econ, kiu defias la interpretadon de la prezentanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.