![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2f/F._Philippoteaux.jpg/640px-F._Philippoteaux.jpg&w=640&q=50)
Henri Félix Emmanuel Philippoteaux
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri Félix Emmanuel PHILIPPOTEAUX (1815–1884) estis franca artisto. Li naskiĝis en Parizo, Francio, studis arton ĉe la studio de Leon Cogniet,[1] kaj unuafoje ekspoziciis sian verkon en la Pentrosalono de Parizo de 1833.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Henri Félix Emmanuel Philippoteaux | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1815 (1815-04-03) en Parizo |
Morto | 8-an de novembro 1884 (1884-11-08) (69-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo de Montparnasse ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj ![]() |
Familio | |
Infano | Paul Philippoteaux (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo ![]() |
Verkoj | Les Gentilshommes du Duc d'Orléans Napoleon at the Battle of Rivoli (January 14, 1797) |
Fermi
Unu el liaj plej bone konataj verkoj estis priskribo de la Sieĝo de Parizo dum la Francia-Prusia Milito,[2][3] pentrita en la formo de cikloramo, nome tipo de granda panorama pentraĵo sur la interno de cilindra platformo desegnita por havigo de rigardejo stare en la mezo de cilindro kun vido de 360° de la pentraĵo. Vidantoj ĉirkaŭitaj de la panorama bildo supozeble sentu kvazaŭ ili estus stare en la mezo de historia evento aŭ fama loko.