svisa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri DOR (naskiĝis la 4-an de oktobro 1835 en Vevey, mortis la 29-an de oktobro 1912) estis svisa doktoro de medicino, okul-kuracisto kaj prezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA).
D-ro Henri Dor | |
---|---|
Foto farita en 1906 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1835 en Vevey |
Morto | 29-an de oktobro 1912 en Caluire-et-Cuire |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | sviso |
Ŝtataneco | Svislando Francio |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Familio | |
Infanoj | Alice Dor (en) , Louis Dor (en) |
Parencoj | Édouard Chavannes (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1902–) universitata instruisto okulkuracisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | kunfondinto de TEKA |
Akademiano | L.K. de 1905 |
Esperantistiĝis en | 1902 |
Dor estis fama oftalmologo: Li studis en dek Universitatoj de sep landoj; en 1866 vokita de la Berna Universitato, li direktis tie la instruadon de la oftalmologio. En 1876, vokita de Lionaj profesoroj, li fondis gravan senpagan oftalmologian klinikon, kiun li direktis ĝis sia morto. Li estis prezidanto de "Medicinaj Sciencoj" ktp.
Li estis sciencemulo, artemulo kaj ankaŭ poligloto. Li flue parolis kaj skribis dek unu modernajn lingvojn, kaj legis la latinan kaj la grekan. En 1902, jam 67-jara, post parolado de Émile_Boirac en Liono (Lyon), li aliĝis al Esperanto, kaj estis unu el la unuaj membroj de la Liona grupo, baldaŭ li prezidis ĝin, poste li fariĝis vicprezidanto de SFPE kaj rapide akiris nediskutatan aŭtoritaton. En 1908 li estis kunfondinto de TEKA, kies prezidanto li restis ĝis la morto; li redaktis ĝian oficialan bultenon. Li propagandis per paroladoj kaj gazet-artikoloj, kaj igis favoraj al Esperanto multajn scienculojn. Pro lia aĝo, lia boneco, la glorkrono de liaj blankaj haroj ĉirkaŭ nobla alta frunto, oni nomis lin "la patriarko de la dua generacio de Esperantistoj". De 1905 li estis membro de la Lingva Komitato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.