Helvetia (personigo)
Roma nomo por centra Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Helvetia estas la virina nacia personigo de Svislando, oficiale Confoederatio Helvetica, la svisa Konfederacio.
La alegorio estas tipe ilustrita en fluanta tuko, kun lanco kaj ŝildo blazonataj kun la svisa flago kaj ofte kun plektita hararanĝo, ofte kun florkrono kiel simbolo de la konfederacio. La nomo estas deveno de la etnonimo Helvetii, la nomo de la gaŭla tribo loĝanta la svisan altebenaĵon antaŭ la Roma konkero: vidu Svislandon en la Roma epoko.