Nacia personigo estas bildigo de lando aŭ nacio per homa figuro. La homa figuro reprezentanta la landon povas aperi en iu ajn plasta medio - en ĵurnalaj bildstrioj, en propagandaj eldonaĵoj, en skulptaĵoj, en pentraĵoj kaj pli. Estas landoj reprezentitaj per kelkaj malsamaj figuroj, depende de la intereso aŭ periodo. Reprezentado per rolulo al kiu ligas iuj trajtoj servas al la deziro de aparta nacieco prezenti sin kiel havanta tiujn karakterizaĵojn. Kelkfoje, por reprezenti la internan aŭ eksteran politikan intereson.