From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hektora mezoplodo (Mesoplodon hectori), estas malgranda mezoplodo kiu vivas en la Suda Hemisfero. Tiu baleno estas nomita laŭ Sir James Hector, nome fondinto de la kolonia muzeo en Wellington, Novzelando. La specio estis rare vidita en la naturo.
Hektora mezoplodo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Kelkaj informoj supozeble referitaj al tiu specio, speciale junuloj kaj maskloj, rezultis bazitaj sur misidentigitaj specimenoj de Perina mezoplodo - speciale ekde kiam la maskla plenkreskulo de Hektora mezoplodo estis nur pli ĵuse priskribita.[1][2][3][4][5][6][7][8][9][10]
La angla taksonomiisto John Edward Gray por la unua fojo nomis la specion Berardius hectori en 1871, baze sur specimeno (masklo 2.82 m) kolektita en la golfo Titahi, Novzelando, en Januaro, 1866.[11] La venontan jaron, 1872, angla anatomiisto William Henry Flower metis ĝin en la genro Mesoplodon, dum en 1873, la skota sciencisto James Hector asignis la saman specimenon al la specio M. knoxi. La specio restis en la genro Mesoplodon ĝis 1962, kiam Charles McCann, zoologo pri vertebruloj en la Dominion Museum en Wellington, argumentis, ke la specio reprezentis nur junulon de Berardius arnuxi. La fakuloj pri bekobalenoj Joseph Curtis Moore (1968) kaj J. G. B. Ross (1970) malakceptis tiun designadon, argumente ke M. hectori estas valida specio. Specimenoj de masklaj plenkreskuloj el la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj konfirmis la specifan statuson de la specio.[12]
Kun maksimuma longo de ĉirkaŭ 4.2 m (1.9 m dumnaske), kaj kun ĉirkaŭkalkulita pezo de ĉirkaŭ 1 tuno (1.032 tunoj), la Hektora mezoplodo estas unu el la plej malgrandaj el la bekobalenoj. Ĝi estas konata el nur kelkaj surstrandigitaj animaloj kaj ununura konfirmita vidaĵo de junulo ĉe Okcidenta Aŭstralio.[13] La Hektoraj bekobalenoj estas malhelgriz-bruna dorse, pli palaj ventre. Unusola ina specimeno trovita en Argentino estis helgriza dorse kaj blanka ventre.[14] Individua masklo priskribita en la sama studo havis kelkajn cikatrojn kaj dentomarkojn trovitaj dise sur siaj dorso kaj flankoj. Inter-specia maskle-maskla interagado estas eble la tialo de tiaj markoj. Aldone, ovalformaj blankaj cikatroj en la ventra parto de tiu maskla specimeno estis verŝajne okazigitaj de mordoj el ŝarkoj de la specioj de la genro Isistius. Alia unusola specimeno de maskla plenkreskulo havis blankan bekon kaj blankon en la antaŭa parto de la kapo, kun blankaj, liniaj cikatroj trakrucantaj ties korpon, dum la junulo vidita ĉe Okcidenta Aŭstralio havis maskon kovrantan ties okulojn kaj etende al ties melono kaj beka supro. La melono, kiu ne estas tre elstara, deklivas tre krute al la mallonga beko. La dorsa naĝilo estas triangula al iomete hokoforma, malgranda kaj rondoforma pinte. La ĉefa bordo de la dorsa naĝilo kuniĝas al la korpo laŭ akra angulo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.