![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/ff/Heinrich_Schliemann_%2528HeidICON_28763%2529_%2528cropped%2529.jpg/640px-Heinrich_Schliemann_%2528HeidICON_28763%2529_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Heinrich Schliemann
germana komercisto en Sankt-Peterburgo kaj pioniro de arkeologio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Ludwig Heinrich Julius SCHLIEMANN (naskiĝis la 6-an de januaro 1822 en Neubukow, Mecklenburg-Schwerin; mortis la 26-an de decembro 1890 en Napolo) estis komercisto en Sankt-Peterburgo kaj pioniro de arkeologio. Li estis malkovranto de Trojo kaj Miceno.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Heinrich Schliemann fariĝis fama precipe pro la arkeologiaj malkovroj faritaj en Turkio, en la loko Hissarlik: la 4-an de aŭgusto 1872 Schliemann komencis reporti al la lumo la antikvan urbon Trojon, aŭ pli ĝuste dirite: ok diversajn urbojn, konstruitajn unu sur la alia ekde ĉirkaŭ 3000 jaroj antaŭ Kristo; tiu homera estis identigita en la sepa tavolo (1250- 1200 a.K.), kiu havas postsignojn de brulego, tiu de kiam Trojo estis komplete detruita de la Aĥajoj.