![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d8/Hedy_Lamarr_in_The_Heavenly_Body_1944.jpg/640px-Hedy_Lamarr_in_The_Heavenly_Body_1944.jpg&w=640&q=50)
Hedy Lamarr
Aŭstraj aktoroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hedy LAMARR, naskiĝis kiel Hedwig Eva Maria Kiesler (Vieno, la 9-an de novembro 1914 – Altamonte Springs (Kalifornio), la 19-an de januaro 2000) kaj estis aŭstra-usona aktorino kaj inventistino.
Hedy Lamarr | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Hedwig Kiesler | |||||
Naskonomo | Hedwig Eva Maria Kiesler | ||||
Naskiĝo | 9-an de novembro 1914 (1914-11-09) en Vieno | ||||
Morto | 19-an de januaro 2000 (2000-01-19) (85-jaraĝa) en Casselberry | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Kardivaskulsistema malsano ![]() | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno, 33G - 80 48.15094444 °N, 16.43997222 °O / 48.15094444; 16.43997222 (mapo) ![]() | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono (1953–2000) Aŭstrio (1915–1953) ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Emil Kiesler (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Gertrud Kiesler (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Lewis J. Boies (en) ![]() W. Howard Lee (en) ![]() Teddy Stauffer (1951–1952) John Loder (en) ![]() Gene Markey (en) ![]() Friedrich Mandl (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | James Loder (en) ![]() ( ![]() Anthony Loder (en) ![]() ( ![]() ![]() Denise Loder-DeLuca (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmproduktoro muzikisto modelo filmaktoro aŭtobiografo scenaristo inventisto amuzisto ![]() | ||||
Laborkampo | Filmarto, Frequency-hopping spread spectrum (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Aktiva dum | 1930–1958 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ecstasy ❦ Samson and Delilah ❦ Algiers ❦ Experiment Perilous ❦ The Strange Woman ❦ Frequency-hopping spread spectrum vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/61/Hedy_lamarr_-_1940.jpg/640px-Hedy_lamarr_-_1940.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/Hedy_Lamarr_in_The_Conspirators.jpg/200px-Hedy_Lamarr_in_The_Conspirators.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a5/Color_photograph_of_Victor_Mature_and_Hedy_Lamarr_as_Samson_and_Delilah.jpg/640px-Color_photograph_of_Victor_Mature_and_Hedy_Lamarr_as_Samson_and_Delilah.jpg)
Hedy Lamarr estis filino de la aŭstra bankdirektoro Emil Kiesler kaj de la hungara pianistino Gertrud Lichtwitz.
Ŝi sekvis la aktoredukadon de Max Reinhardt en Berlino, kaj havis jam en la aĝo de dek sep jaroj la unuan filmrolon, en la germana filmo Geld auf der Straße (Mono sur la strato) (1930). En 1933 ŝi aperis kiel la unua virino nuda en filmo, en la ĉeĥoslovaka filmo 'Extase' (Ekstazo). Dum dek minutoj ŝi videblis nuda, unue banante sin en lageto, kaj poste kurante tra la arbaro. La filmo estis malpermesata en multaj landoj aŭ almenaŭ cenzurita ĉar en ĝi estis amorsceno, cetere ŝajnigita, en kiu videblis preskaŭ nur ŝia vizaĝo en stato de ekstazo. Eĉ la papo Pio la 11-a enmiksiĝis en la afero.
En 1933 ŝi edziniĝis al la Viena armilkomercisto Fritz Mandl kiu, kvankam li estis juda, havis intensajn kontaktojn kun Adolf Hitler kaj Benito Mussolini. Mandl estis tre ĵaluza, eĉ ne unu momenton perdis sian edzinon el la vido, kaj malpermesis al ŝi filman karieron. Ŝi malamis sian edzon kaj la nazio-rondojn en kiuj li interrilatis, kaj fuĝis en 1937 for de li al Londono, kie ŝi alprenis la artistnomon Hedy Lamarr. Post tio ŝi daŭrigis sian filmkarieron en Usono. Lamarr ofte ludis rolojn kiel eleganta kaj mistera malhela belulino, sed ne estis tre feliĉa en la elekto de ŝiaj filmoj. Tiel ŝi malakceptis la ĉefrolon en la filmo Casablanca. Ŝia plej granda komerca sukceso estis la rolo kiel Delilah en Samson and Delilah de Cecil B. DeMille (1949). En 1958 ŝi ludis en sia lasta filmo (The Female Animal) (La virina besto).