93a ĉefministro de Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia
HATOYAMA Yukio (en Hepburn-Transskribo), (鳩山由紀夫 [hatojama jukio]) (naskiĝinta la 11-an de februaro 1947 en Bunkjo-kvartalo, Tokio, Japanio) estas Japana politikisto, estro de Demokrata Partio de Japanio(DPJ), 93-a Ĉefministro de Japanio.
Li naskiĝis al familio de politikistoj Hatoyama, kelkfoje nomita "la familio Kennedy de Japanio". Lia patro estas Hatoyama Iichirō, burokrato pri financo. Li diplomiĝis la fakultaton pri inĝenierarto de Universitato de Tokio. Poste li akiris Ph.D. pri operations research en Universitato Stanford.
Li estis estro de DPJ de 1998 ĝis 2002 kaj denove ekde 16-a de majo 2009.
Li konkeris la povon post granda voĉdona sukceso de baloto de deputitoj je 30-a de aŭgusto 2009, kiam Demokrata Partio de Japanio venkis al la tradicia venkinto Japana Liberala Demokrata Partio (LDP), atingante 308 deputitojn en la Parlamento kontraŭ 119 de la LDP, kaj 53 de aliaj partioj.
Li elektiĝis al la 93-a Ĉefministro de Japanio la 16-an de septembro 2009.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.