Harriet Beecher Stowe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Harriet Elizabeth Beecher STOWE, (14-an de junio 1811 – 1-an de julio 1896) estis aboliciistino kaj verkistino de pli ol 13 libroj, la plej fama el kiuj estas La Kabano de Onklo Tom (angle Uncle Tom's Cabin) kiu priskribas vivon sklavisman kaj estis unue eldonata felietone de 1851 ĝis 1852 en la aboliciista periodaĵo, National Era (Nacia Erao), redaktita de Gamaliel Bailey. Kvankam Stowe mem neniam vizitis la Usonan Sudon, ŝi poste eldonigis A Key to Uncle Tom's Cabin, (Ŝlosilo al la Kabano de Onklo Tom) ne-fikcia verko atestanta la verecon de ŝia priskribo pri la vivo de sklavoj en la originala romano.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Harriet Beecher Stowe | |
---|---|
usona verkistino | |
Persona informo | |
Naskonomo | Elizabeth Harriet Beecher |
Naskiĝo | 14-a de junio 1811 en Litchfield, Konektikuto |
Morto | 1-a de julio 1896 en Hartford |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Tombo | Phillips Academy Cemetery (en) |
Lingvoj | usona angla • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Hartford Female Seminary (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Lyman Beecher (en) |
Patrino | Roxana Foote Beecher (en) |
Frat(in)oj | Isabella Beecher Hooker (en) , Henry Ward Beecher, Edward Beecher (en) , Thomas K. Beecher (en) , Catharine Beecher (en) kaj Charles Beecher |
Edz(in)o | Calvin Ellis Stowe (en) (1836–1886) |
Infano | Charles Edward Stowe (en) |
Okupo | |
Okupo | romanisto novelisto verkisto verkisto de porinfana literaturo poeto aktivulo kontraŭ sklaveco |
Verkoj | La Kabano de Onklo Tom A Key to Uncle Tom's Cabin Dred: A Tale of the Great Dismal Swamp Still, Still with Thee |
TTT | |
Retejo | https://harrietbeecherstowecenter.org |
Fermi
Ŝia dua romano estis Dred: A Tale of the Great Dismal Swamp (Timego: Rakonto pri la Trista Marĉego): denova kontraŭsklavisma romano.