From Wikipedia, the free encyclopedia
La burgp Hardenburg ĉe la orienta rando de la Palatinata Arbaro estas ankaŭ impona kiel ruino. La iam plej potenca burgo de Palatinato situas apud la distrikta ĉefurbo Bad Dürkheim en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La montoburgo situas super la samnoma urboparto Bad Dürkheim-Hardenburg sur montsprono en alteco de 200 m d.m. dekstre super la valo de la rivero Isenach.
Du kilometroj oriente estas la monaĥejo Kloster Limburg, kies historio parte similas al tiu de la burgo. Je la alia flanko, supre de la maldekstra riverbordo de la Isenach situas multe pli malnovaj atestoj pri la pasinteco de la regiono, nome la kelta ringremparo, la Heidenmauer kaj la romia ŝtonminejo Kriemhildenstuhl.
Plej malfrue inter 1205 kaj 1214 la Hardenburg estis konstruita de la grafoj de Leiningen, kiuj havis sian originan burgon en la 10 km fora Altleiningen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.