![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/94/Hans_Jakob_Christoffel_von_Grimmelshausen.jpeg/640px-Hans_Jakob_Christoffel_von_Grimmelshausen.jpeg&w=640&q=50)
Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen
germana verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans Jakob Christoffel VON GRIMMELSHAUSEN [hans jakob kristofel fon grimelshaŭsen] (naskiĝis 1621 aŭ 1622 en Gelnhausen (Hesio), mortis la 17-an de aŭgusto 1676 en Renchen) estis la plej grava germana verkisto de la baroko.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/94/Hans_Jakob_Christoffel_von_Grimmelshausen.jpeg/640px-Hans_Jakob_Christoffel_von_Grimmelshausen.jpeg)
Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Israël Fromschmidt von Hugenfels • Samuel Greifenson von Hirschfeld • Simon Lengfrisch von Hartemfels • German Schleifheim von Sulsfort • Erich Stainfels von Frufensholm • Melchior Sternfels von Fuchsheim |
Naskiĝo | 31-an de majo 1622 (1622-05-31) en Gelnhausen |
Morto | 17-an de aŭgusto 1676 (1676-08-17) (54-jaraĝa) en Renchen |
Tombo | Renchen ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto romanisto poeto ![]() |
Verkoj | Der abentheuerliche Simplicissimus Teutsch |
TTT | |
Retejo | http://www.grimmelshausen.org/ |
Grimmelshausen naskiĝis kiel filo de protestanta familio, sed frue perdis siajn gepatrojn. Kiel soldato li partoprenis la Tridekjaran Militon, ekde 1648 li laboris i.a. kiel oficisto kaj gastejestro, kaj antaŭ sia edziĝo en la jaro 1649 li transiris de la protestantismo al la katolika eklezio. La verkadon li komencis ĉirkaŭ la jaro 1658.
Lia ĉefverko Der abentheuerliche Simplicissimus Teutsch, kiu unuafoje aperis en 1668 (sur la titolpaĝo kaŝcele antaŭdatita je "1669"), priskribas la vivon de la simpla popolo dum la Tridekjara Milito. Ĝi (parte) sekvas la tradicion de la hispanaj kaj francaj fripono-romanoj (fake t.n. pikareska romano) kaj nuntempe estas rigardata unu el la plej gravaj verkoj de la germana baroko (vd. apartan artikolon).