Hans Asper
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano ASPER (naskiĝinta en 1499 en Zuriko, mortinta en la 21-a de marto 1571 samloke) estis svisa pentristo.
Hans Asper | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1498 en Zuriko |
Morto | 21-an de marto 1571 (72-jaraĝa) en Zuriko |
Ŝtataneco | Svislando |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Hans Rudolf Asper (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Kun Hans Holbein la malpliaĝa li taksiĝas esti unu el la plej gravaj portretpentristoj de sia epoko. Koncentriĝo sur tiajn bildojn probable iĝis pro la ikonoklasmo de la unuaj reformantoj.
Malgraŭ lia granda talento li ĉiam tre dependis de la superuloj, kiuj finfine koncedis pensieton al li. Tamen li mortis sub vivkondiĉoj malriĉaj.
Ĝis nun konserviĝas 30 bildoj, kies plejparto troviĝas en svisaj muzeoj. Tre ofte videblas sur ili konsilantaroj zurikaj aŭ reformantoj el la personaro ĉirkaŭ Ulrich Zwingli. Du fonoj estas rigardataj esti inter la plej malnovaj fonoj konataj. Por la zurika eldonisto Christoph Froschauer li laboris kiel desegnisto kaj lignogravuristoj. Kelkaj verkoj aperis en la Kroniko de Johannes Stumpf kaj en libroj pri animaloj de Conrad Gesner. Krome li skizis flagojn kaj blazonojn. Li orumis la ciferplaton de la preĝejo de Sankta Petro en Zuriko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.