ŝnuro fiksanta la antaŭan malsupran angulon de la velo From Wikipedia, the free encyclopedia
En naŭtiko, la halso[1][2]:59 (angle tack, france amure) estas ŝnuro, kiu rigas la antaŭan, malsupran angulon de la velo.
Depende de la speco de velo, la antaŭa malsupra angulo de velo estas aŭ senpere fiksita al la ferdeko de la ŝipo, aŭ fiksita per ŝnuro. La halso estas grava, ĉar ĝi estas uzata por agordi la formon de la velo. Eĉ en velŝipoj en kiuj la halso mankas, la antaŭa malsupra angulo de la velo nomiĝas halsa angulo.[2]:59
La halso estas distingita de la ŝkoto per ĝia loko: la halso ĉeestas ĉe la antaŭo (pruo), dum la ŝkotoj kuŝas ĉe la malantaŭo (pobo).
La Esperanta vorto devenas de la ĝermanaj lingvoj (germane Hals, nederlande hals), de kiuj devenas ruse галс, pole hals, finne halssi ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.