Hajnano (ĉine 海南, pinjine: Hǎinán) estas ekde 1988 provinco en sudo de Ĉinio, kiu konsistas el diversaj insuloj. Antaŭe ĝi estis administra parto de la provinco Guangdongo (Kantono). La plej granda insulo Hajnano portas la saman nomon.

Rapidaj faktoj provinco de Popola Respubliko Ĉinio • unua-nivela administra teritoria unuo ...
Hajnano
Norma ĉine : 海南
Hăinán
Mallongigo: 琼 (qióng)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio unua-nivela administra teritoria unuo
Ĉinio kun Hajnano montrata
Ĉinio kun Hajnano montrata
Ĉinio kun Hajnano montrata
Signifo de nomo
Administra specoProvinco
ĈefurboHajkoŭo
Plejgranda urbo
Provincestro Shen Xiaoming

(ekde 7-a de aprilo 2017)

Areo  km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro (2020)
 - Ĉirkaŭ10 081 232
 - Loĝdenso297/km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI () ()
Etnoj
ISO 3166-2CN-
Oficiala retejo
http://www.hi.gov.cn
vdr
Fermi

Laŭ la stato de 2020 en la provinco vivis 10 081 232 loĝantoj sur areo de 33 920 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 297 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Hajkoŭo.

Loĝantara konsisto

Hanoj estas la ĉefa etno de la insulo.

La proporcio inter virinoj kaj viroj estas 1:1,3. Tiu proporcio devenas de intencaj abortoj de inaj fetoj.

Ekonomio

Kiam la ĉefministro Zhao Ziyang veturis en 1983 al Hajnano, li estis ŝokita. Li pensis, ke li estis en la plej malriĉaj regionoj de Afriko. En 1988 Hajnano iĝis sendependa provinco kaj la plej granda specifa evolua zono de Ĉinio. Tio portis grandan evoluon kaj koruptadon en la regionon.

Servoj

Universitato de Hajnano (en simpligita ĉina: 海南大学; en tradicia ĉina: 海南大學; en pinjino: Hǎinán Dàxué) estas kompleksa universitato fondita en la jaro 1988 en Hajkoŭo, Provinco Hajnano.

Biodiverseco

Biogeografie la insulo apartenas al la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la tutmondaj 200-unuon «Musonaj pluvarbaroj de Hajnano», kiuj biome estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La organizo Naturprotekto Internacie situas la insulon en la «hindoĉinan biodiverseco-varmpunkton».

Hajnano estas plena je sovaĝaj bestoj: ekzemplo de besto nur vivanta en la orienta parto de Hajnano kaj de la najbaraj provincoj Junano kaj Gŭangŝjio estas la arbosoriko, laŭ aspekto iom simila al sciuro.

Esperantujo

Kunlaboro kun la Ĉina Radio Internacia, la Universitato de Esperanto en la insulo Hajnano kaj la teĥnologia pri-robota kunlaboro kun Ĉengduo okazis en oktobro 2015, kaj novaj kunlaborebloj malfermiĝas[1].

Eksteraj ligiloj

referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.