Hadassah Neurim
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hadassah Neurim aŭ Hadasah Ne'urim (hebree הדסה נעורים) estas junulara vilaĝo en centra Israelo, borde de la mediteranea maro kaj iom norde de la urbokerno de Netanya. En 2015 ĝi havis 248 loĝantojn. La vilaĝo estis fondita en 1948,[1] origine por sengepatraj judaj infanoj post travivo de la Holokaŭsto venintaj al Israelo.