HP-UX
operaciumo / From Wikipedia, the free encyclopedia
HP-UX (el "Hewlett Packard Unikso") estas la propra efektivigo de la firmao Hewlett Packard de la operaciumo Unikso, bazita sur la Unikso-sistemo V (komence sistemo III) kaj unue liberigita en 1984. Lastatempaj versioj subtenas la komputilojn de la serio HP 9000 kaj de la HP Integrity-sistemoj, bazitaj sur la Itanium-arkitekturo de Intel.
Rapidaj faktoj Lasta stabila versio, Retejo ...
HP-UX | |
---|---|
Lasta stabila versio | HP-UX 11i Version 3 |
Retejo | www |
Fermi
Ĝi estas unu el ses komercaj operaciumoj, kiuj havas versiojn certigitajn laŭ la UNIX 03 normo de The Open Group: La aliaj estas macOS, Solaris, IBM AIX kaj du Linukso-bazitaj: Inspur K-UX kaj EulerOS de la ĉina firmao Huawei.
- Kategorio HP-UX en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri komputiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |