![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/69/H%25C3%25A9l%25C3%25A8ne_Cixous_par_Claude_Truong-Ngoc_2011.jpg/640px-H%25C3%25A9l%25C3%25A8ne_Cixous_par_Claude_Truong-Ngoc_2011.jpg&w=640&q=50)
Hélène Cixous
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hélène CIXOUS (francprononce: [siksu]; 5a de junio 1937) estas franca profesoro, feminisma verkisto, poeto, dramaturgo, filozofo, literaturkritikisto kaj retorikisto.[1] Cixous estas plej bone konata pro sia artikolo "The Laugh of the Medusa",[2] kiu establis ŝin kiel unu el la plej fruaj pensuloj de post-strukturisma feminismo. Ŝi fondis la unuan centron de feminismaj studoj en eŭropa universitato en la universitata centro de Vincennes de la Universitato de Parizo (nune Universitato de Parizo VIII).[3]
Ŝi ricevis honorajn gradigojn el la Queen's University kaj el la Universitato de Alberto en Kanado; la Universitata Kolegio de Dublino en Irlando; la Universitato de York kaj la University College London en Britio; kaj la Universitato Georgetown, la Northwestern University, kaj la Universitato de Wisconsin–Madison en Usono. En 2008 ŝi estis nomumita kiel A.D. White Professor-at-Large en la Universitato Cornell ĝis Junio 2014.[4]
Krom siaj dekomencaj studoj pri Jacques Derrida kaj Joyce, ŝi verkis monografiojn pri la verkoj de Clarice Lispector, Maurice Blanchot, Franz Kafka, Heinrich von Kleist, Michel de Montaigne, Ingeborg Bachmann, Thomas Bernhard, kaj Marina Cvetajeva. Cixous estas ankaŭ aŭtoro de eseoj pri artistoj, kiel Simon Hantai, Pierre Alechinsky kaj Adel Abdessemed al kiu ŝi dediĉis du librojn.
Kun Luce Irigaray kaj Julia Kristeva, Cixous estas konsiderata unu el la patrinoj de poststrukturisma feminisma teorio.[5] En la 1970-aj jaroj, Cixous ekverkis pri la rilato inter sekso kaj lingvaĵo. Kiel aliaj poststrukturismaj feminismaj teoriuloj, Cixous kredas, ke nia sekseco estas rekte ligita al kiel oni komunikas socie. En 1975, Cixous publikigis sian plej influan artikolon nome "Le rire de la méduse" ("La rido de Meduzo"). Ŝi totale publikigis ĉirkaŭ 70 verkojn.