Premio Médicis
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Premio Médicis estas franca literatura premio donita ĉiun jaron en novembro. Ĝi estis fondita en 1958 de Gala Barbisan kaj Jean-Pierre Giraudoux. Oni donas ĝin al novica aŭtoro aŭ al aŭtoro kies famo ankoraŭ ne respondas al sia talento. En 1970 aldoniĝis la Eksterlanda Premio Médicis (Prix Médicis étranger). Ekde 1980 ekzistas ankaŭ la Premio Médicis de Eseo (Prix Médicis essai) por dokumentaj laboroj.