Hungara politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Géza Teleki, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli plene) Teleki Géza Pál Rudolf estis hungara geografo, geologo, profesoro, politikisto, ministro, parlamentano, skolto, olimpiano. Lia nobela antaŭnomo estis széki. Lia patro estis Pál Teleki.
Géza Teleki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Teleki Géza Pál |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1911 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de januaro 1983 (71-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Pál Teleki |
Okupo | |
Okupo | politikisto geologo |
Géza Teleki naskiĝis la 27-an de novembro 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de januaro 1983 en Usono en Mathias (laŭ alia informo en Vaŝingtono).
Géza Teleki frekventis universitatojn en Vieno kaj Zuriko, li doktoriĝis en 1936. Inter 1937 kaj 1940 li laboris en geologia instituto, poste ĝis 1944 li instruis en tiam hungara Universitato Kolozsvár. En 1944 li apartenis al tiu sekreta grupo, kiun Miklós Horthy sendis al Moskvo por peti pacon. En la malfrua 1944 li revenis al Debrecen, kie li iĝis ministro pri religio kaj eduko. Post monatoj li instruis jam en Budapeŝto, krome li estis ĉefa gvidanto de hungaraj skoltoj. En 1948 li forlasis la landon kaj ĝis la emeritiĝo en 1977 li instruis en usonaj universitatoj, eĉ li estis katedrestro.
Li edziĝis dufoje (1935, 1943), resume li havis 4 gefilojn. En 1936 li partoprenis en olimpiaj ludoj en Berlino, li ludis herbohokeon. Pro nekuracebla malsano li sinmortis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.