hungara fizikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Győző Zemplén [djOzO zemplEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zemplén Győző (naskiĝis la 17-an de oktobro 1879 en Nagykanizsa, mortis la 29-an de junio 1916 en batalejo proksime al Asiago) estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1908) de Hungara Scienca Akademio.
Győző Zemplén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1879 en Nagykanizsa |
Morto | 29-an de junio 1916 (36-jaraĝa) en Asiago |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 40-1-77 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1900) |
Familio | |
Frat(in)o | Géza Zemplén |
Infanoj | György Zemplén (en) , Jolán Mátrai |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto |
Lia frato estis Géza Zemplén, lia filino estis Jolán Mátrai.
Győző Zemplén frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1896-1900. En 1901 li doktoriĝis. Post la diplomo li ekinstruis samloke en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li estis helpanto de Loránd Eötvös. En 1904 li studvojaĝis al Göttingen kaj Parizo. En la sekva jaro li atingis la instruan rangon privata profesoro en ambaŭ universitatoj de Budapeŝto, krome en la sama jaro li edziĝis. Li estas viktimo de la 1-a mondmilito. Li ricevis diversajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.