From Wikipedia, the free encyclopedia
Gyula Tálos [djula tAloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tálos Gyula estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, arkitekto, grafikisto.
Gyula Tálos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tálos Gyula Ferenc |
Naskiĝo | 8-an de marto 1887 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de februaro 1975 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, CC-514. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | internodekoraciisto arkitekto grafikisto |
Gyula Tálos[1] naskiĝis la 8-an de marto 1887 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de februaro 1975 en Budapeŝto.
Gyula Tálos akiris diplomon pri arkitekturo pri internaj spacoj en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1908. Lia ĉefinstruisto estis Ede Toroczkai Wigand. Inter 1908–1911 li studvojaĝis en Vieno, Munkeno, Berlino, Bruselo kaj Parizo. Hejmenveninta li laboris en arkitekturaj atelieroj (de Béla Lajta (1911–1913) kaj Béla Málnai (1913–1941)). Inter 1915–1920 li estis en rusa militkaptitejo en Siberio, sed liaj grafikaĵoj aperis en japanaj gazetoj en 1918. Inter 1941–1948 li estis oficejestro en arkitektura firmao de Elemér Csánk Rottmann, poste dum la socialismo li povis labori en ŝtata entrepreno ĝis 1956. Inter la mondomilitoj liaj artaĵoj ricevis plurajn medalojn. Li havis edzinon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.