Guy de Maupassant
Franca verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Guy DE MAUPASSANT (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1850 en la Château de Miromesnil (Kastelo Miromesnil) en la komunumo Tourville-sur-Arques, situanta en departemento Seine-Maritime, regiono Normandio Fécamp; mortis la 6-an de julio 1893) estis franca verkisto, aŭtoro de romanoj kaj fabeloj.
Guy de Maupassant | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Guy de Maupassant | |||||
Naskonomo | Henry-René-Albert-Guy de Maupassant | ||||
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1850 (1850-08-05) en Tourville-sur-Arques | ||||
Morto | 6-an de julio 1893 (1893-07-06) (42-jaraĝa) en Passy, Parizo, Tria Respubliko de Francio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Sifiliso vd | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Q124356325 vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Pierre-Corneille (en) (1868–1869) Institution ecclésiastique d'Yvetot (fr) (1863–1868) Liceo Henri-IV (1859–) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Gustave de Maupassant (en) vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Joseph Prunier • Guy de Valmont • Maufrigneuse vd | ||||
Okupo | novelisto romanisto verkisto ĵurnalisto dramaturgo poeto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo, teatro kaj ĵurnalismo vd | ||||
Aktiva dum | 1880– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Bel-Ami ❦ Boule de Suif ❦ Une Vie ❦ The Horla vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Fécamp kaj ne en la kastelo de Miromesnil, kvankam lia patrino pro snobismo volis kredigi ĝin. Admiranto kaj amiko de Gustave Flaubert, li publikigis sian unuan novelon, «Boule de Suif», en la Manifesto de la Naturalismo de la Vesperoj de Medano (Soirées de Médan), organizitaj de Émile Zola en 1880.
Tiu novelo ebligis al Maupassant esti lanĉita en la verkarto kaj obteni ian sukceson; li fariĝis aŭtoro de naturalismaj fabeloj kaj noveloj, liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj, de la et-burĝoj, en kiuj li rakontas pri amaj aventuroj aŭ pri frenezecaj halucinoj: La Maison Tellier (1881), Les Contes de la Bécasse (1883).
En pluraj el liaj fabeloj, kiel «Fort comme la mort» (1889), oni trovas ĉe li tiun timon pri la morto kaj pri la supernatureco, kiu parte respondecas pri lia estonta freneziĝo, kaj eĉ ian kruelecon en «Mademoiselle Cocotte» aŭ «Le Noyé». Li ankaŭ publikigis romanojn: Une vie (1883), Bel-Ami (1885), Une partie de campagne.
Trafita de nervozaj perturboj (sekvoj de sifiliso) li mortis preskaŭ freneza en la kliniko de D-ro Blanche kaj estis entombigita en la pariza tombejo de Montparnasse.