![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f7/Emile_Zola.jpg/640px-Emile_Zola.jpg&w=640&q=50)
Émile Zola
franca verkisto (1840–1902) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Émile ZOLA [emil' zola'] (naskiĝis la 2-an de aprilo 1840 en Parizo; mortis la 29-an de septembro 1902 en Parizo) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Li estis unu el la plej gravaj francaj romanverkistoj de la 19-a jarcento kaj plej grava reprezentanto de naturalismo, tuteŭropa literatura movado. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio. Dum la Dreyfus-skandalo, Zola riskis malliberejon verkante la artikolon J'accuse (Mi akuzas), celante akuziĝon pri kalumnio por povi kaŭzi revizion de la proceso kontraŭ Alfred Dreyfus. Zola fakte estis akuzata de kalumnio kaj devis fuĝi al Anglio dum jaro, sed poste rezultis la liberigo kaj reakcepto de la false akuzita oficiro.