From Wikipedia, the free encyclopedia
La gvanako aŭ guanako[1] (Lama guanicoe) estas sovaĝa specio de kameledoj kaj vivas ĉefe en la okcidenta kaj suda parto de Suda Ameriko. Ĝi eble estas prapatro de lamoj. La vorto gvanako origine venas el la keĉua lingvaro.
Gvanako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lama guanicoe (Müller, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La longeco de la kapo kaj la trunko estas 2 m, la ŝultroalto 120 cm kaj ĝi pezas 100 kg. La felo estas lana kaj dika, supre helbruna kaj malsupre blanka. Kruroj kaj kolo estas kamelece longaj kaj maldikaj.
Tiu neotropisa specio vivas en la Andoj kaj en la pampo en Peruo, Ekvadoro, Bolivio, Ĉilio kaj Argentino. Ilia vivmedio estas malferma herbejo, nur dum akraj vintroj ili eniras arbarojn. Gvanakoj troviĝas ĝis alteco de 4 000 m.
Iam oni supozas, ke la gvanakoj estis malsovaĝataj jam dum la tria jarmilo antaŭ Kristo kaj ke lamoj kaj alpakoj devenas de ili. Multaj naturistoj tamen nun opinias ke pro interbredado de lamoj, gvanakoj, vikunoj kaj alpakoj vere ne eblas scii kiu venis de kiu; krome, genetikaj studoj indikas ke alpakoj estas genetike pli proksimaj al vikunoj ol al gvanakoj.
Kiam alvenis la hispanoj en Sudamerikon ekzistis ĉirkaŭ 50 milionoj da sovaĝaj gvanakoj. De tiam oni ĉasadis ĝin por feloj kaj ĉefe por akiri herbejojn por ŝafaregoj. Pro tiu ĉasado la nombro de gvanakoj malaltiĝis ĝis 500 000 hodiaŭ, t.e. 1 % de la tiama kvanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.