![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Baile_de_cortejo_Wayuu.jpg/640px-Baile_de_cortejo_Wayuu.jpg&w=640&q=50)
Guaĥiroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Guaĥiroj (ankaŭ konata sub la nomo Wayu, Wayúu, Guajiro, Wahiro [mankas fonto]) estas etna grupo el la nordo de Kolombio kaj Venezuelo, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 305.000 personoj (135.000 en Kolombio kaj 170.000 en Venezuelo).
![Teritorio de la guaĥiroj en la nordo de Kolombio kaj Venezuelo.](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7e/Wayuumap.png/220px-Wayuumap.png)
Rapidaj faktoj loĝantaro • etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
![Baile de cortejo Wayuu.jpg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Baile_de_cortejo_Wayuu.jpg/640px-Baile_de_cortejo_Wayuu.jpg)
Ili parolas la lingvon guaĥiran (wayuunaiki : ISO- kodo 639 : GUC) kiu apartenas al la aravaka lingvaro. La nomo guaĥiro devenas de la aravaka kaj signifas 'la povo-hava viro'
Ili loĝas en dezertan regionon de ĉirkaŭ 28.000 km², el kiuj pli ol 15.000 km² en la departemento La Guajira, Kolombio kaj 12.000 km² en Zulia, Venezuelo. Ili vivas ĉefe en la guaĥira duoninsulo (el kiu ankaŭ estas derivata la nomo "Guajiro") sur la karibaj marbordoj.