From Wikipedia, the free encyclopedia
La aravaka lingvaro (ankaŭ Arahuacan, Arawakan, Arahuacano, Maipurean, Maipuran, Maipureano, Maipúrean) estas hipoteza indiana lingva familio de Sudameriko kaj la Karibio.
Aravaka lingvaro | |
Regiono | Plej larĝa geografia areo de iu ajn lingva grupo en Latin-Ameriko, vidu Geografia distribuo. |
Apartenantaj lingvoj kaj familioj | Gvahiba Arava Majpura |
Glottolog | araw1281 |
Originale la nomo aravako estis uzata ekskluzive por potenca tribo en Gujano kaj Surinamo. La tribo alianciĝis kun la hispanoj ĉar ili tradicie estis malamikoj de la karibaj grupoj kontraŭ kiuj la hispanoj tiam militis.[mankas fonto] Formoj de la araŭaka lingvo estas ankoraŭ parolataj en Surinamo.
La termino Araŭaka estas uzadita en du sensoj. En unu uzaĵo Araŭaka estas sinonima al tio kion oni antaŭnelonge nomadis la Maipurea aŭ Maipura familio, kerna familio de nedubeble interparencaj lingvoj. Alivorte, Araŭaka kaj Maipurea estas interŝanĝeblaj.
Tamen, en la lastatempaj jaroj, la du terminoj ne plu estas sinonimaj en tio ke Maipurea signas la kernan familion de nedubeble parencaj lingvoj kaj Araŭaka nomas pli ampleksan kaj hipotezan filumon ĉe nivelo pli ampleksa ol la Maipurea. Tiusence, la Maipurea estas sub-grupo sub (makro-)Araŭaka aro kune kun la Gvajiboa, la Aruaŭa, laKandoŝia, la Harákmbuta, kaj la estingiĝinta Pukvina.
Kaufman (1990: 40) raportas jene:
La nomo Araŭaka estas tiu normale applikata al kio estas ĉi tie nomata Maipurea. Maipurea antaŭe estis pensata grava subgrupo de Araŭaka, sed ĉiuj vivantaj Araŭakaj lingvoj, almenaŭ, ŝajnas bezoni subgrupiĝi kun lingvoj jam trovitaj en la Maipurea kiel kutime difinita. Ordigado de la terminoj Maipurea kaj Araŭaka devos atendi pli malnaivan klasifikadon de la lingvoj koncernataj ol estas ebla en la aktuala stato de komparativaj studoj.
La lingvoj nomitaj Araŭaka aŭ Maipura estis originale agnoskitaj kiel aparta grupo en la malfrua 19-a jarcento. Preskaŭ ĉiuj lingvoj nun nomata Araŭaka komunhavas unua-personan singularan prefikson nu-, sed la Araŭaka propre havas ta-. Aliaj komunaĵoj inkluzivas dua-personan singularon pi-, relativon ka-, kaj negativon ma-.
La Araŭakaj lingvoj estas parolataj tra granda strio da teritorio, de la orientaj inklinoj de la centraj Andaj Montoj en Peruo kaj Bolivio, trans la Amazona baseno de Brazilo, suden en Paragvajon kaj norden en Surinamon, Gujanon, Venezuelon, kaj Kolombion sur la norda bordo de Sudameriko. Ĝi estas la plej granda familio en Ameriko se temas pri la nombro de lingvoj (ankaŭ inkluzivanta multan internan disbranĉadon) kaj kovras la plej larĝan geografian areon de iu ajn lingva grupo en Latin-Ameriko.
La Taíno, kutime nomata Insul-Arawaka, estis parolata sur la Karibiaj insuloj de Kubo (lando), Hispaniolo, Puerto-Riko, Jamajko, kaj Bahamoj. Multaj prafiloj de la Tainaj parolantoj hodiaŭ parolas la Anglan aŭ la Hispanan spicitan per kelkaj Tainaj vortoj. La Taína lingvo estas tre malriĉe konservita, tamen ĝi nun spertas procezon de restaŭrado fare de ĝia komunumaj membroj, kaj ĝia aneco en la Araŭaka familio estas ĝenerale akceptita. Ĝia plej proksima parenco inter la pli bone atestitaj Araŭakaj lingvoj ŝajnas esti la Goaĥira lingvo, parolata en Kolombio. Estas sugestite, ke la Goaĥira estas descendita de la Taínaj rifuĝintoj, sed la teorio aspektas neeble pruvebla aŭ malpruvebla.
La Kariba popolo (honore al kiu la Karibio estis nomita) antaŭe loĝis ĉie en la Malgrandaj Antiloj. En la dek-sepa jarcento, la lingvo de la insul-kariboj estis priskribita de Eŭropaj misiistoj kiel du apartaj neparencaj lingvoj — unu parolata de la viroj de la socio kaj la alia de la virinoj. La lingvo parolata de la viroj estis lingvo de la Kariba familio tre simila al la Galibia, lingvo parolata en kio poste iĝis Franca Gujano. La lingvo parolata de la virinoj apartenis al la Araŭaka lingva familio. Oni povus konkludi, kvankam estas minimumo de subtena indikaĵo, ke la Kariba lingvo estis unue parolata en orienta Venezuelo kaj la Gujanoj. Ankaŭ, ĉar ĉi tiu stranga duala genro-specifa lingva ordigo estis malstabila kaj dinamika kaj ne povis esti tre malnova, la Karibaj parolantoj supozeble nur antaŭnelonge jam migris norden en la Malgrandajn Antilojn je la tempo de Eŭropa kontakto, forŝovante aŭ asimilante la araŭakojn en la procezo.
La Insul-kariba lingvo estas nun estingiĝinta, kvankam kariboj ankoraŭ rezidas en Dominiko, Trinidado, S-ta Lucia kaj S-ta Vincent. Malgraŭ sia nomo, la Insul-kariba estis Araŭaka lingvo, kiel estas ĝia derivita moderna lingvo la Garífuna (aŭ Nigra Kariba), kiu estas pensata havi ĉirkaŭ 190 000 parolantojn en Honduro, Gvatemalo kaj Belizo. La garifunoj estas la posteuloj de karibaj kaj nigrulaj eskapintaj sklavoj de Afrika deveno, transmovita far la britoj de Sankto Vincento al insuloj en la Golfeto de Honduro en 1796. La Garifuna lingvo konservas la Araŭak-bazitan Insul-kariban lingvon de la virinoj, kaj nur malmultaj spuroj restas de la Kariba parolo de la viroj.
la interna klasifiko de la familio restas disputata. Malmultaj Araŭakaj lingvoj estas bone atestitaj, kaj estas konsiderindaj malfacilaĵoj distingadi genealogian parencecon de areaj trajtoj per aktualaj datumoj. Por nun, nur la plej malfajnaj niveloj de klasifiko estas fidindaj.
Araŭakaj lingvoj (73 lingvoj)
Estas, aldone, 9 neklasifitiajn Maipurajn lingvojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.