Guĉino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Guĉino (古琴), alinome jadĉino, sepkord-ĉino, ĉin (琴) laŭ la prononco de la ĉina lingvo. Ĝi estas unu el la plej antikvaj kordinstrumentoj de Ĉinio, cirkulas pli ol tri mil jaroj senĉese en la ĉina historio. Fakte oni nomis ĝin nur ĉin sen gu en la antikveco. Ni eknomis ĝin Guĉino nur en la komenco de la pasinta jarcento. Gu(古) signifas antikva. Por fordiferencigi la vorton de la landnomo Ĉino, esperantige guĉino. Guĉino havas tre longan historion en Ĉinio.[1]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Lian_Zhu_Shi.jpg/200px-Lian_Zhu_Shi.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/d/dd/Gu%C4%89ino.jpg/320px-Gu%C4%89ino.jpg)
En la epoko Printempo kaj Aŭtuno (a.K. 770~a.K 476) de Ĉinio,guĉino jam ekpopulariĝis. Ni povas eltrovi poemojn pri guĉino en la ĉina antikva poemaro Libro de Poezio, kompilita de Konfuceo. Laŭ posedataj materialoj bildaj kaj vortaj, guĉino ekestis en la formo uzata sekvonte almenaŭ de la fino de Han-dinastio (a.K 206~p.K 220). Guĉino farita en Tang-dinastio (618~907) postlasas ĝis nun, kiu diferencas nur de malsama artformo kaj de tembro kun guĉinoj faritaj en Song-dinastio (960~1279),Yuan-dinastio (1271~1368), Ming-dinastio (1368~1644), Qing-dinastio (1644~1911).
En la periodo de Konfuceo, guĉino estis devige lernita muzikinstrumento al klerulo. Kaj guĉino estis la ĉefa devo de guĉino, vejĉio, kaligrafio kaj pentrado, kiuj estis devige lernitaj al klerulo en la antikveco de Ĉinio. Guĉino intime rilatas kun klerulo en sia vivo dum kelkmil jaroj. Guĉina sono estas sankta kaj delikata, grandanima kaj natura. Antikvulo uzis ĝin esprimi senton kaj deziri al idealo. Guĉino jam grande superis la muzikan signifon, kaj estis simbolo de la ĉina kulturo kaj idealisma karaktero.
Guĉino jam formis unu kompletan kaj sendependan sistemon je ludo,notacio, guĉina historio, guĉina ritmo kaj estetiko. Ĝia enhavo estas granda, kaj reprezento de la ĉina tradicia muziko, ankaŭ reflektas la filozofion, historion kaj literaturon de Ĉinio. Neniu muzikinstrumento povas komparebli kun guĉino je la esprima povo de la ĉina tradicia kulturo.