From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Grijalva —[griĤALba], aŭ rivero Mezcalapa [meskaLApa]― estas rivero de la sudoriento de Meksiko, rezulta de la kuniĝo de la riveroj Seleguá kaj Grandagalpa (Rincón Tigre), San Gregorio kaj San Miguel aŭ rivero Cuilco kiu elfluos en la Valo de Écija, San Carlos Sija, Gvatemalo, kiuj kunfluas en la diglago de la akvobaraĵo La Angostura, kaj de tie ĝi nomiĝas rivero Mezkalapa. Tiu apartenas al la baseno nomita rivero Grijalva, nome la dua plej akvenhava de la lando kaj la ĉefa produktanto de akvoenergio. Ties fontoj elfluas en la Valo de Écija kaj montaro Kuĉumatanes,[1] en la municipo Chiantla, la unua en Huehuetenango, Gvatemalo, je ĉirkaŭ 70 kilometroj de la landlimo de Ciudad Cuauhtémoc, en Chiapas. En Gvatemalo ĝi nomiĝas Rivero Seleguá, estas la rivero kiu enirinte en teritorio meksika iĝas la rivero Rincón Tigre, en Chiapas post kunflui kun la rivero San Gregorio, kunfluas kun la rivero San Miguel (aŭ rivero Cuilco) kiu elfluas en la Valo de Écija, San Carlos Sija, Gvatemalo, kaj pluas flui norden kie ĝi formas la diglagon de la akvobaraĵo La Angostura, unu el la artefaritaj lagoj plej etendaj de Meksiko, post kunflui kun la rivero Rincón Tigre. Tiu rivero ŝanĝas fluejon el nordoriento norden ĝis alveni al Tuxtla Gutiérrez kie ĝi eniras en tio kio estas konata kiel Kanjono Sumidero kie ĝi atingas maksimuman profundecon registritan antaŭ alveni al la diglago de la akvobaraĵo Chicoasen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.