vira nacia teamo de futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia
La greka nacia teamo de futbalo ludis sian unuan formalan ludon en 1929, kvankam la apuda bildo montras ke jam antaŭ starigo de formala nacia teamo estis praaj elektoj de grekaj futbalistoj, ekzemple en 1919. La nacia teamo agadas kadre de la Grekia Futbala Federacio. Tamen la teamo restis tute nesukcesa ĝis 2004, kiam Grekio tute neatendite gajnis la Eŭropan Ĉampionadon gajnante 2-1 kontraŭ la gastiganta teamo Portugalio en la finalo. Temis pri unu el la plej grandaj surprizoj en la futbala historio.
Grekio | ||
---|---|---|
asocio | Ελληνική Ποδοσφαιρική Ομοσπονδία Grekia Futbala Federacio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Ivan Jovanović | |
golreĝo | Nikos Anastopulos (29) | |
stadiono | Γήπεδο Γεώργιος Καραϊσκάκης Karaiskakis Stadiono | |
FIFA kodo | GRE | |
unua matĉo | Grekio 1-4 Italio 1929 | |
plej granda gajno | Grekio 8-0 Sirio 1949 | |
plej granda perdo | Hungario 11-1 Grekio 1938 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 1 (unua en 1994) | |
plej bona rezulto | Grupo D 1994 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 4 (unua en 1980) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 2004 | |
Krom tio, Grekio nur partoprenis en unu alia Eŭropa Futbal-Ĉampionado (1980) kaj unu mondpokalo en 1994, sen iu ajn sukceso.
Inter 2001 kaj 2010, la germano Otto Rehagel estis la trejnisto de la vira nacia teamo, kaj parte pro li la jardeko estis escepte sukcesa por la grekaj futbalistoj: Kiel gajninto de la eŭropa ĉampionado de 2004, la teamo kompreneble ankaŭ plu konkursis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj en la 2012, ankaŭ partoprenis la matĉojn de la Futbala Mondpokalo 2010 kaj de 2014, sed en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2021 denove ne sukcesis kvalifikiĝi.
Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Ivan Jovanović, kaj la teamestro estas Vasilis Torosidis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.