From Wikipedia, the free encyclopedia
Greja bekobaleno, Greja mezoplodo, Greja dentobaleno, mezoplodo malgranda, aŭ malgranda mezoplodo (Mesoplodon grayi), foje konata kiel bekobaleno de Haast, bekobaleno de Scamperdown aŭ suda bekobaleno, estas unu el plej bone konataj membroj de la genro Mesoplodon. Tiu specio estas tre gregema kaj surstrandiĝas relative ofte por bekobaleno. En Maoria lingvo, tiu specio estas nomita hakurā aŭ iheihe.[1]
Greja bekobaleno | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La specio estis unuafoje priskribita en 1876 fare de Julius von Haast, direktoro de la Kanterburia Muzeo, Christchurch, Novzelando. Li nomigis ĝin laŭ la Brita taksonomiisto John Edward Gray, zoologo de la Brita Muzeo. Lia priskribo estis bazita sur tri kranioj kiujn li estis ricevintaj en Majo 1875 el William Hood, Esq., kiujn li estis rikoltinta el tri specimenoj kiuj estis parto de grupo de 28 individuoj surstrandiĝintaj en Waitangi Beach, insulo Chatham, somere de 1874-75.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.