La grapfruktujo (Citrus paradisi) estas arbo de la genro citruso estiĝinta en Antiloj sekve de kompleksa hibridado inter pampelmusujo kaj oranĝujo, nun vaste kultivata en Ameriko, la mediteraneaj regionoj kaj Sud-Afriko por ties frukto, la grapfrukto.[1]
Grapfrukto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Citrus paradisi | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus paradisi Macfad., 1830 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La grapfrukto multe similas al pampelmuso (Citrus maxima = Citrus grandis) kaj estas duontropika citrusfrukto. La grapfrukto ekestis el kruciĝo de pampelmuso kun oranĝo (Citrus sinensis). La hodiaŭaj grapfruktspecioj pli kaj pli similas al pampelmuso. Kelkaj konataj specioj estas: Duncan, Foster, Thompson, Ruby Red, Marsh.
La grapfruktujo plejofte altas 5 ĝis 6 m, sed kelkfoje povas atingi alton de 15 m. La folioj estas maldikaj kaj malhelverdaj, kaj fariĝas 15 cm longaj. La floroj estas blankaj. La frukto havas flavan ŝelon kaj diametron de 10 ĝis 15 cm. La sarkokarpo estas flava aŭ roza pulpo dividita en segmentoj.
Ĝis la fino de la 19-a jarcento la grapfrukto estis kultivata kiel dekoracia planto. Nur post tio ankaŭ la manĝado de la frukto laŭmodiĝis.
Grapfruktoj havas reciprokan influon je diversaj drogoj kaj bremsas la efikon de kelkaj enzimoj. Ili ankaŭ estas uzataj en sveltiĝaj dietoj, pro la supozo ke ili favoras la metabolon kaj bruligon de grasoj.
Estas danĝere uzi la drogon Terfenadine trinkinte grapfruktan sukon.[mankas fonto]
Historio
Unu praulo de la grapfrukto estis la jamajka dolĉa oranĝo (Citrusa sinensis), antikva hibrido de Azia deveno. La alia estis pampelmuso (C. maxima). Legendo pri la deveno de frukto diras, ke kapitano Shaddock[2] alportis pampelmusajn semojn al Jamajko kaj bredis la unuan frukton.[3] Tamen, ĝi verŝajne devenis kiel natureokazanta hibrida.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.