Granda tektono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La granda tektono [1] (Tectona grandis) estas granda, decidua arbo kiu superregas en miksaj foliarbaroj. Ĝi havas etajn bonodorajn florojn kaj paperecajn foliojn kiuj subflanke ofte estas harplenaj. Granda tektono estas indiĝena en suda kaj sudorienta Azio, sed ĝi estas naturalizita kaj kultivita en multaj landoj, inkluzive de tiuj de Afriko kaj Karibujo. Birmo respondecas pri preskaŭ triono de la totala grand-tektona monda produktaĵo.
Granda tektono | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Tectona grandis L.f. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La angla nomo teak [tik] estas komunlingva kaj por tiu ĉi arbospecio, kaj por ties tropika ligno [2]. Ankaŭ Esperante oni uzas la terminon tektono kaj por indiki la genron Tectona, kaj por la ligno de Tectona grandis[3]. La vorto teak derivas de la tamila ( en la regiono de Dravida Nadu ) thekku [4]. Granda tektono estas menciita en la tamila literaturo de la 7-a jarcento populare konata kiel Tevaram.