![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e3/Kheops-Pyramid.jpg/640px-Kheops-Pyramid.jpg&w=640&q=50)
Piramido de Keopso
piramido en Egiptio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La piramido de Keopso aŭ granda piramido de Gizo estas la plej malnova kaj la plej granda el la tri piramidoj de Gizo apud Kairo, Egiptio. Ĝi estas la plej alta piramido en la mondo, kaj estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.
Piramido de Keopso | |||||
---|---|---|---|---|---|
Piramido | |||||
![]() | |||||
| |||||
Lando | Egiptio | ||||
Situo | Gizo | ||||
- alteco | 95 m [+] | ||||
- koordinatoj | 29° 58′ 45″ N, 31° 8′ 3″ O (mapo)29.9791531.13422 [+] | ||||
Akvokolektejo | 0,05 km² (5 ha) [+] | ||||
Areo | 0,05 km² (5 ha) [+] | ||||
Materialo | kalkoŝtono, granito [+] | ||||
![]() |
|||||
Piramido de Keopso | |||||
![]() |
|||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d1/Gizeh_Cheops_BW_1.jpg/640px-Gizeh_Cheops_BW_1.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2b/Piramida_Cheopsa.jpg/640px-Piramida_Cheopsa.jpg)
Pri la celo de la konstruaĵo ekzistas diversaj teorioj el diversaj sciencaj fakoj. Laŭ egiptologio la granda piramido estis verŝajne tombejo de la egipta faraono Ĥufu (multe pli konata per sia greka nomo, Keopso), kiu regis dum la 4-a dinastio -2620 ĝxis -2580. En la greka klasiko la piramido nomiĝis ἡ μεγάλη Πύραμις τοῦ Хέοπος (hê megálê Pýramis tou Chéopos, "la granda piramido de Keopso") aŭ αἱ Πυράμιδες Αἰγυπτίαι (hai Pyrámides Aigyptíai, "la egiptaj piramidoj"), latine Pyramides Aegyptiae aŭ Magna Pyramis Cheopis.