Ĥufu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥufu, konata ankaŭ sub greka formo de sia nomo Keopso, estis egipta faraono. Lia tuta nomo en la egipta lingvo sonis Ĥnemĥufui. Li regis en periodo de Malnova imperio, proksimume en la jaroj 2589 ĝis 2566 a.K.. Li estis filo de fondinto de la 4a dinastio Snofru kaj reĝino Heteferes la 1-a. Ĥufu havis onidire naŭ filojn, el kiuj du pli poste alternigis lin sur la trono. La unua estis Raĝedef, la dua poste Ĥafra (Ĥefren), kiu estis filo de reĝino Henutsen. Harĝedef, plua el la filoj de la reganto, estis konsiderata kiel unu el signifaj saĝuloj.
Rapidaj faktoj Keops (greke), Ĥufev ...
Ĥufu | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Keops (greke), Ĥufev | |||||||||||||||||
Tempo de regado | 2589 -2566 a. K. | ||||||||||||||||
Naskonomo | Ĥufu | ||||||||||||||||
Nomo de Horuso |
| ||||||||||||||||
Nomo de ambaŭ sinjorinoj | (mdd-r-Nbtj) | ||||||||||||||||
Ora Horuso |
(bjkwj-nbw) | ||||||||||||||||
Edzino(j) | Henutsen, Merit-Ites | ||||||||||||||||
Idoj | Raĝdedef, Ĥrafra, Harĝdedef, kelke da pluaj | ||||||||||||||||
Patro | Snofru | ||||||||||||||||
Patrino | Heteferes la 1-a | ||||||||||||||||
Mortis | 2566 a. K. | ||||||||||||||||
Kripto | piramido de Keopso en Gizo | ||||||||||||||||
Fermi