metropola regiono de Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Granda Bostono (angle Greater Boston; ankaŭ konata kiel angle Eastern Massachusetts, Orienta Masaĉuseco) estas la metropola regiono de Nov-Anglio kiu estas en la nordoriento de Usono en kies centro estas la urbo Bostono (la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco kaj la plej loĝata grandurbo de Nov-Anglio). La regiono estas la deka plej granda metropola regiono en Usono. La areo de Granda Bostono ampleksas tri ŝtatojn - Masaĉuseco, Nov-Hampŝiro kaj Rod-Insulo.
Granda Bostono | |||
---|---|---|---|
Geografia-historia-ekonomia metropola regiono | |||
Metropola Statistika Areo de Usono, regiono [+] | |||
Lando | Usono | ||
Regionoj | Masaĉuseco, Nov-Hampŝiro, Rod-Insulo | ||
- koordinatoj | 42° 21′ 18″ N, 71° 3′ 54″ U (mapo)42.355-71.065 [+] | ||
Loĝantaro | 4 941 632 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||
Horzono | UTC-05:00, UTC-04:00 [+] | ||
Aktuale en 2020, proksimume 64% de la loĝantaro de la ŝtato Masaĉuseco vivis en la Granda Bostono (ĉirkaŭ 4,941,632 loĝantoj laŭ la usona Censo de 2020).
La metropola regiono de Bostono estas unu el la plej gravaj areoj en Usono laŭ ekonomiaj terminoj [1] (ĝi enhavas la ĉefsidejon de multaj grandaj firmaoj), kaj ĝi ankaŭ estas unu el la plej malnovaj areoj en Usono origine evoluigitaj fare de eŭropaj enmigrintoj, do kulture signifa [2].
An informative guidebook, with facts and data about literary figures, publishers, bookstores, libraries, and other historic sites on the newly designated Literary Trail of Greater Boston.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.