From Wikipedia, the free encyclopedia
Grahamstown, (afrikanse Grahamstad, en loka lingvo iRhini, Esperantigite Graham-Urbo) estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Orienta Kablando. Ĝi estas sidloko de la Makana municipo kaj Universitato Rhodes, anglikana diocezo.
Grahamstown | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6139 • 6140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 18′ S, 26° 32′ O (mapo)-33.326.533333333333 [+] | ||
Alto | 580 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Grahamstown [+] | |||
Grahamstown situas sur montetaro en la sudorienta parto de la lando. Port Elizabeth troviĝas 115, Uitenhage 117, Orient-Londono 132, Bloemfontein 465, Durbano 572, Kaburbo 755, Johanesburgo 804, Pretorio 860 km.
Grahamstown estis fondita en 1812 kiel armea antaŭposteno. En 1819 la indiĝenaj homoj atakis la britojn, sed ili defendis la postenon. Baldaŭe la kreskiĝinta loĝantaro okupiĝis pri komercado kaj la urbo estis la plej granda en Kabkolonio post Kaburbo. Ĝi iĝis episkopejo en 1852. En 1951 "Universitato Rhodes" ekfunkciis. En la 2000-aj jaroj kampanjo komenciĝis por nomi la urbegon Rhini.
El Grahamstown ĉefvojoj kuras al Port Elizabeth kaj Bisho, fervojoj kuras al Middelburg kaj Port Alfred.
Grahamstown havas subtropikan klimaton. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas ĉ. 500-600 mm.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.