From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro Pablo Abarca de Bolea (Siétamo, Provinco de Huesca, 1-a de aŭgusto de 1719 — Épila, Provinco Zaragozo, 9-a de januaro de 1798) estis nobelo, militisto kaj politikisto de la hispana klerismo, 10a grafo de Aranda, kaj prezidanto de la Consejo de Castilla (1766 - 1773) kaj Secretario de Estado de Karlo la 4-a (io kia posta ĉefministro) (1792).
Grafo Aranda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pedro Pablo Abarca de Bolea-Ximénez de Urrea y Pons de Mendoza | |||||
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1719 en Castillo del conde de Aranda | ||||
Morto | 9-an de januaro 1798 (78-jaraĝa) en Palacio de los condes de Aranda | ||||
Tombo | Pantheon of nobles of San Juan de la Peña (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ximénez de Urrea vd | ||||
Patro | Pedro de Alcántara Abarca de Bolea y Bermúdez de Castro (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato oficiro militisto politikisto army officer (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pedro Pablo Abarca de Bolea naskiĝis en la kastelo de Siétamo el nobela familio de Aragono. Li edukiĝis en la Seminario de Bolonjo (Italio) kaj en Romo. June li multe veturis tra Eŭropo kaj ricevis liberalan edukon kiu identigis lin kun filozofoj kaj enciklopediistoj. En 1740, li iĝis militisto kaj en Prusio konis Frederikon la 2-an; loĝis en Parizo kaj revenis en Hispanion. Fernando la 6-a nomumis lin ambasadoro en Lisbono.
Kun Karlo la 3-a li iĝis ĉefgeneralo kaj poste guberniestro de Valencio, kaj el 1765 prezidento de la Consejo de Castilla kaj ĉefgeneralo de Kastilio (11-a de aprilo de 1766). Li profitis la povoŝanĝon post la Tumulto de Eskilaĉo por certigi kelkajn el la atakitaj reformoj. Por tio li ricevis la kunlaboron de Kampomanes, ekzemple por la agra reformo; koloniigo de sierra Morena, defendo de la reĝa povo, apogo al la Sociedades Económicas de Amigos del País kaj prilaborado de la nomita Censo del Conde de Aranda (1768-1769), nome la unua Popolnombrado de Hispanio. En 1767 li sukcesis ke la jezuitoj estu forpelitaj de la lando, akuzitaj de konspiro. La premo pluis ĝis 1773, kiam la papo Klemento la 14-a nuligis definitive la ordenon. Samjare ekis konflikto kontraŭ Grimaldi pro malsukceso ĉe Malvinoj kontraŭ Britio. Li iĝis ambasadoro en Parizo, kaj sukcesis atingi la redonon de Menorko fare de Britio (1783), krom de aliaj teritorioj; per tio oni konsideris la finon de la hispana partopreno en la Usona Milito de Sendependeco.
Post la revolucio de Francio en 1789, Floridablanka klopodis fermi la landon al la informo veninta el Francio kun helpo de la ankoraŭ funkcianta Inkvizicio, sed Aranda elpostenigis kaj eĉ enkarcerigis lin. Tamen post la senkapigo de la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj de ties familio, Manuel Godoy iĝis favorito de la hispana reĝo kaj Aranda grupigis la kontraŭulojn. Marte de 1794 Godoy venkis kaj Aranda estis elpostenigita kaj terlimigita al Ĥaeno. En 1795 li ricevis permeson por reveni al Aragono, kie mortiĝis en 1798.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.