From Wikipedia, the free encyclopedia
Grady TATE (naskiĝis la 14-an de januaro 1932 en Durham/Norda Karolino) estas usona kantisto kaj frapinstrumentisto de ĵazo.
Grady Tate | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1932 en Durham |
Morto | 8-an de oktobro 2017 (85-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Tombo | Calverton National Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Hillside High School (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto kantisto |
Tate studis de 1955 ĝis 1959 ĉe la Nord-Karolina Centra Universitato anglan literaturon kaj psikologion. Li instruis en Vaŝingtono anglan lingvon kaj paroladon kaj studis ekde 1963 ĉe la Usona Akademio de Dramaj Artoj en Novjorko. Kiel frapinstrumentisto li akompanis muzikistojn kiel Quincy Jones, Jimmy Smith, Lionel Hampton, Stan Getz, Pearl Bailey, Tony Bennett, Ella Fitzgerald, Aretha Franklin, Lena Horne, Peggy Lee, Della Reese, Sarah Vaughan, Michel Legrand, Lalo Schifrin, Duke Ellington, Count Basie, Wes Montgomery, Bill Evans, Oscar Peterson, Charles Aznavour kaj André Previn. En 1976 li kunverkis la unuan albumon Hope de Jiggs Whigham kune kun Niels-Henning Ørsted Pedersen. En 1973 kaj 1979 li estis nomumita kiel „plej bona virkantisto de popularmuziko“ por premio Grammy. Ekde 1989 li instruas ĉe Universitato Howard.
Tate apartenas krom Billy Higgins, Steve Gadd kaj Peter Erskine al la plej ofte surdiskigitaj frapinstrumentistoj. La nombro de diskoj, kiujn li kunverkis, sumiĝis proksimume je 700. Pli grandan publikon li tamen ne havas, ĉar li plejparte verkis kiel studiomuzikisto. Je siaj kolegoj li ĝuas plej altan respekton.
Por spertuloj de frapinstrumentara ludo li estas tuj rekonebla pro sia ludmaniero de knartamburo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.