Gotika rokmuziko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La gotika rokmuziko arigas muzikistojn kaj iliajn produktaĵojn kiuj disvolviĝas ene aŭ rande de la gotika movado.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
Ĝi estas muzikinklino parenca al muzikĝenroj kiaj alternativ-muziko, elektronika muziko,nova ondo, malvarma ondo, industria muziko, malluma ondo, etera ondo k.s.
Ĝi estas origine okcidenteŭropdevena fenomeno kiu, kvazaŭ nigra fenikso, elstariĝis el la cindroj de la forbruligita punkmovado okaze de la forpaso de Ian Curtis, kantisto de Joy Division, kaj renkontis sian oran periodon dum la 1980-oj precipe en Britio kun fundamentaj muzikgrupoj kiel interalie The Cure, The Sisters of Mercy, Bauhaus aŭ Siouxsie and the Banshees. Ĝi estis aparte influita de la londona noktoklubo Batcave kiu naskis sian propran samnomitan muzikĝenron kies ĉefgrupo estas Alien Sex Fiend. Post momenta malvigliĝo komence de la 1990-oj, germandevena malluma ondo kaj belgdevena Electronic Body Music (EBM) venis veki la movadon. Ĝi nun pluekzistas ambaŭflanke de atlantiko kaj plimalgrandmezure en orienta Azio dank' al grupoj kiuj provas krei siajn proprajn stilojn inspiriĝante de la «prauloj» de la 1980-oj.