urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Gorlice estas urbo en Pollando en provinco Malgrandpollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Gorlice. Fine de 2021 en la urbo vivis 26 405 loĝantoj. La urbo situas ĉe rivero Ropa, je proksimume 140 km sude de Krakovo kaj 30 km norde de la slovaka limo.
Gorlice | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba komunumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Gorlic | ||||
Provinco | Malgrandpollando | ||||
Distrikto | distrikto Gorlice | ||||
Komunumo | komunumo Gorlice | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Fondita en | 1364 | ||||
Urborajtoj | 1364 | ||||
Koordinatoj | 49° 40′ N, 21° 10′ O (mapo)49.66666666666721.166666666667 | ||||
Areo | 23,56 km² | ||||
Loĝantaro | 26405 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 121 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 38-300 kaj 38-320 | ||||
Telefona antaŭkodo | 18 | ||||
Aŭtokodo | KGR | ||||
TERYT | 2121605011 | ||||
Estro | Kazimierz Sterkowicz | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | Rynek 2 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 38-300 | ||||
Telefono de estraro | 18 353-62-00 | ||||
Fakso de estraro | 18 353-67-16 | ||||
Poŝto de estraro | um@um.gorlice.net.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | Pápa (Hungario) Bardejov (Slovakio) Nyíregyháza (Hungario) Kaluŝ (Ukrainio) | ||||
Komunuma retejo | http://www.miasto.gorlicki.iap.pl | ||||
Post kiam oni malkovris tie nafton en dua duono de la 19-a jarcento, en Gorlice estiĝis petrolindustrio. Tie laboris inter 1853-1858 Ignacy Łukasiewicz, malkovrinto de la kerosena lampo. La incendio de 4-an de oktobro 1874 detruis Gorlice preskaŭ tute. En 1880 la urbo havis 4550 loĝantojn. Dum la batalo de Gorlice-Tarnów (en la unua mondmilito), la urbo estis denove detruita kaj post la unua mondmilito akiris ĝin Pollando.
18.01.1944: Kamparana taĉmento el areo Gorlice atakis 3 germanajn aŭtomobilojn kun soldatoj kaj armiloj - unu forbrulis, 2 estis damaĝitaj, pereis 3 germanoj kaj 2 partizanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.