![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b3/Goris_new_mix_2021.jpg/640px-Goris_new_mix_2021.jpg&w=640&q=50)
Goris
From Wikipedia, the free encyclopedia
Goris (armene Գորիս; ĝis 1924, Gerjusi aŭ Gerusi; antaŭe, Gorajk kaj Kjurjus) estas urbo en la provinco Sjuniko de Armenio. Situante en la valo de la rivero Goris (Vararak), ĝi troviĝas proksimume je 240 km for de la armena ĉefurbo Erevano kaj je 70 km de la provinca ĉefurbo Kapan. Dum la censo de 2001, la loĝantaro estis 20.840. Goris troviĝas en alpa klimatzono, la vetero estas karakterizita de mildaj neĝaj vintroj kaj varmaj someroj. La averaĝa temperaturo en januaro estas - 1.3 C kaj +19 C en julio. Jara pluvonivelo estas 700 mm.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/02/Goris_banner.jpg/640px-Goris_banner.jpg)
Goris | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo en Armenio • setlejo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3201–3205 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 20 591 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 572 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 31′ N, 46° 21′ O (mapo)39.51111111111146.341666666667 [+] | ||||
Alto | 1 370 m [+] | ||||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Goris estas la dua plej granda urbo en Sjunik laŭ loĝantaro. Dum la censo de 2011, ĝi havis 20 591 loĝantojn, malpli ol 23 261 raportitaj ĉe la censo de 2001. Tamen, laŭ la oficiala takso de 2016, la loĝantaro de Goris estis 20 300. Goris estas la sidejo de la Diocezo de Sjuniko de la Armena Apostola Eklezio.[1]
Post la administraj reformoj en 2016, la komunumo Goris estis pligrandigita por inkluzivi la ĉirkaŭajn vilaĝojn Akner, Bardzravan, Hartashen, Karahunĝ, Ĥndzoresk, Nerkin Ĥndzoresk, Ŝurnuĥ, Veriŝen, kaj Vorotan.[2]
Goris estas fama pro la mezepokaj kaverno-loĝejoj ĉizitaj el la mola roko en la suda urboparto.