La Golanaj Altaĵoj kaj ankaŭ simple GolanoSiria Golano[1] estas teritorio, disputita inter Sirio kaj Israelo,[2][3][4][5][6] ĉe ties limo kun Libano kaj Jordanio. Ĝi estas relative malgranda, iom pli ol 1 000 kvadrataj kilometroj, kaj ĝi estas inter 400 kaj 1700 metrojn super la nivelo de la maro. Ĝis 1967, la teritorio estis regata de Sirio, sed en la Sestaga milito de 1967, la teritorio okazis sub kontrolo de Israelo.[7] La pravigo kiun la Israela registaro donis, estis ke la Siria armeo uzis la altaĵojn por pafi kontraŭ civilaj komunumoj en la nordo de Israelo. Efektive inter 1948 kaj 1967 140 israelanoj estis mortigitaj de ĉi tiuj atakoj.

Rapidaj faktoj Geografia regiono, pridisputata teritorio [+] ...
Golanaj Altaĵoj
Geografia regiono
pridisputata teritorio [+]

LandoIsraelo

Supermara alteco1 226 m [+]
- koordinatoj33° 0′ 0″ N, 35° 45′ 0″ O (mapo)3335.75
Plej alta punktoMonto Hermono [+]
Akvokolektejo1 800 km² (180 000 ha) [+]
Areo1 800 km² (180 000 ha) [+]


Golanaj Altaĵoj (Tero)
Golanaj Altaĵoj (Tero)

Golanaj Altaĵoj (Israelo)
Golanaj Altaĵoj (Israelo)
DEC

Golanaj Altaĵoj

Vikimedia Komunejo:  Golan Heights [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fermi
Parto de la Golanaj Altaĵoj

La teritorio restis sub Israela milita administrado ĝis 1981, kiam la registaro efektivigis israelan juron en ĝi, kaj do nun ĝi estas regata kiel ordinara parto de Israelo. Sirio ankoraŭ deklaras, ke ĝi volas reakiri la teritorion. Internacie, nur Usono (de 2019) rekonas la Israelan regadon super la Golanaj Altaĵoj kiel legitiman.

En 1967 la plejmulto de la araba loĝantaro de 148 000 eskapis aŭ estis forpelitaj. Kelkaj tamen restis, ĉefe Druzoj. Nuntempe vivas en la Golano ĉirkaŭ 33 000 homoj, kaj judoj kaj druzoj. La ĉefa urbo nomiĝas Kacrin. La druza loĝantaro plejparte subtenas Sirion, kaj malgraŭ tio, ke ili rajtas akiri israelan civitanecon, praktike ĉiuj druzoj elektis konservi sian sirian civitanecon. La limo kun Sirio restas fermita.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.