Goethe-premio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Goethe-premio de la urbo Frankfurto ĉe Majno (germane Goethepreis der Stadt Frankfurt am Main) estis fondita en 1927 kaj estas aljuĝita ĉiun trian jaron la 28-an de aŭgusto okaze de jubilea festo por Goethe, la plej fama filo de la urbo.
Rapidaj faktoj literaturpremio, Nomita laŭ ...
Goethe-premio | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Johann Wolfgang von Goethe | |
Organizanto | Frankfurto ĉe Majno | |
Lando | Germanio | |
Fondita en | 1927 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Fermi
La premio estas por distingi personojn, kiuj jam atingis gloron per siaj verkoj kaj kiuj meritas la honoron esti menciitaj kune kun Goethe. Ĝi konsistas el arta atesto, skribita sur pergameno kaj premian donacon de 50 000 €.
Ĝis 1949 la premio estis aljuĝita ĉiujare.