Glisilo estas senmotora aerodino, kiun alia kunpoveja aviadilo per vinĉo tiras supren, kaj poste per kiu oni glisflugas en la aero.
La glisilo estas la unua formo de aviadilo. Dum la flugo, glisilo uzas relativan venton por ricevi levforton sen uzo de motoro. Glisilo ne bezonas fuelon, sed danĝeras kiam ĝi tro perdas rapidecon, ĉar ĝi ne scias ricevi aldonan levforton el povumejo. Pluraj aviadpioniroj kiel Otto Lilienthal mortis dum flugo pro tiu problemo.
Nuntempe la flugo de glisilo determiniĝas laŭ la vetero de fluga tago kaj reguliĝas de civila aviada aŭtoritato.
Modernaj glisiloj havas glisrilaton inter 1:30 kaj 1:70 aŭ pli, t.e. ke ili povas flugi 70 m kun altecperdo de nur 1 m. La laŭ stato de la jaro 2005 plej efika glisilo, nomata ETA, kun enverguro de pli ol 30,90 m, havis estimitan glisrilaton superan al 1:70.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.