From Wikipedia, the free encyclopedia
Glaucus atlanticus estas specio de blua mara limako. Ĝi estas pelaga nudbrankulo, senkonka gastropoda molusko kiu estas unu el kvin specioj en la familio Glaucidae.[1] Ili flosas ĉe la surfaco de la maro uzante la surfacan tension por resti tie kaj moviĝi kun la vento kaj akvofluo. Ĝi uzas kontraŭlumon: la supro estas blua kaj la malsupra estas blanka/arĝenta. Kutime ĝia longeco atingas 6 centimetrojn. Ĝi manĝas aliajn pelagan vivaĵojn, inkluzive la fizalion kaj aliajn venenajn sifonoforojn (hidrozoojn). La limako metas la knidojn de la sifonoforoj en sin mem kaj uzas ĝin por defendi sin kontraŭ atakantojn per dolorigaj kaj danĝeraj pikoj.
Glaucus atlanticus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Glaucus atlanticus Forster, 1777 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĉi tiu specio aspektas simila al, kaj proksime rilatas al, Glaucus marginatus, kion oni taksas ne unu specio, sed komprekso de kvar apartaj specioj, kiuj loĝas en la hinda oceano kaj pacifika oceano[2].[3] En variaj lingvoj, oni uzas la nomon "blua drako" por la specioj Glaucus atlanticus kaj Pteraeolidia ianthina[4] kaj Glaucus marginatus[5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.