Glasgova Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2021
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo de Unuiĝintaj Nacioj de 2021, pli ofte nomata COP-26, estis la 26-a konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, okazigita en Glasgovo (Skotlando, Unuiĝinta Reĝlando), de la 31-a de oktobro ĝis la 13-a de novembro 2021. Prokrastita por unu jaro pro la COVID-19-pandemio, ĝi estis la 26-a Konferenco de la Partioj (COP) de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (UNFCCC), tio estas, la 26-a internacia konferenco pri klimata ŝanĝiĝo kaj tutmonda varmiĝo.
Glasgova Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2021 | ||
---|---|---|
ripetiĝanta evento • Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj | ||
Komenco | 31-a de oktobro 2021 vd | |
Fino | 13-a de novembro 2021 vd | |
Antaŭe | Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2019 vd | |
Poste | Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2022 vd | |
Geografia situo | 55° 51′ 40″ N, 4° 17′ 17″ U (mapo)55.861111111111-4.2880555555556 | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
| ||
Moto | Together for the planet | |
Ĉefestro(j) | Alok Sharma vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estis ĉeforganizita de Unuiĝinta Reĝlando, kun itala kunlaborado. La prezidanto de la konferenco estis brita kabinetministro Alok Sharma.
La konferenco estis konsiderata la plej grava konferenco pri klimato ekde la Pariza konferenco de 2015 (COP21), ĉar ĝi celis fiksi malsamajn agresemajn celojn por redukti ellason de forceja gaso.
Multaj en la studfako de klimaŝanĝiĝo kredas, ke tiu estus la lasta ŝanco meti la landojn de la mondo sur vojon, kiu evitos la plej gravajn sekvojn de la tutmonda varmiĝo.