From Wikipedia, the free encyclopedia
Glaĉero, glaciejo, glacirivero aŭ glacifluo estas konstanta amaso da glacio, kiu sin movas, sed eĉ ne dum somero fordegelas. Glaĉeroj nuntempe troviĝas en tre nordaj aŭ tre sudaj regionoj (Antarkto, Nov-Zelando, Gronlando, Islando, Norvegio k. s.), sed dum la glaciepoko glaĉeroj kovris ankaŭ vastajn partojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio, Sud-Afriko kaj Nord- kaj Sud-Ameriko. En Eŭropo dum la lasta glaciepoko la grandaj glaĉeroj atingis preskaŭ Mediteraneon. Relative malgrandaj glaĉeroj dum la aktuala varma fazo plu ekzistas sur altaj montaroj, ekzemple la Alpoj kaj Pireneoj.
Glaĉeroj apartenas al la plej grandaj rezervujoj de dolĉa akvo sur la terglobo kaj estas la plej grandaj akvorezervujoj krom la oceanoj entute. Tial glaĉeroj estas signifaj akvoliverantoj de multaj teraj riversistemoj kaj havas gravan influon al la regiona kaj monda klimato.
Terhistorie ni vivas ekde antaŭ 2,6 milionoj da jaroj en interŝanĝo de Varmepokoj kaj Glaciepokoj. La lasta granda glaciiĝo finiĝis antaŭ proksimume 11 000 jaroj. Meze de la 15-a jarcento komenciĝis dumtempa tuttera malvarmiĝo, kiu kaŭzis kreskon de la polusaj kaj montaraj glaĉeroj. Oni nomas tiun eraon Eta Glaciepoko. Tiu fazo finiĝis kun la varmiĝo, kiun verŝajne kaŭzis la grandiĝanta CO2-koncentrado pro la industriiĝo ekde la 19-a jarcento. Antaŭ la unua glaciepoko la tero estis glacilibera planedo kaj glaĉeroj ne ekzistis.
Por ke estiĝu glaĉero devas kuniĝi tuta serio da faktoroj. Unue necesas, ke dum sufiĉe longa tempo regas daŭre malalta temperaturo, por ke falu neĝo. Due necesas sufiĉe da precipitaĵo por nutri la glaĉeron. La alteclinio, super kiu en la longjara mezo falas pli da neĝo ol povas degeli, nomiĝas la klimata neĝlimo. Ĝi povas diferenciĝi loke depende de sunradia situacio (ekzemple norddeklivo aŭ suddeklivo en montaro aŭ ekzemple ombra kaldrono) je pluraj centoj da metroj de la meza valoro de regiono. Oni parolas en ĉi-tiu okazo de la orografia neĝlimo. Nur supre de ĉi-tiu limlinio povas fali je taŭga reliefo tiom da neĝo, ke tiu-ĉi povas sperti metamorfozon.
La proceso de kolektiĝo de neĝamasoj nomiĝas akumuliĝo kaj sekve la estiĝregiono de glaĉero ankaŭ akumuliĝregiono (nutrejo). Kiam la neĝkvanto sufiĉas, por per la premŝarĝo de la supraj tavoloj kunpremiĝi la pli profundajn tavolojn, komenciĝas la metamorfozo de la neĝo al glaĉeroglacio. Dum ĉi-tiu proceso en la profundeco la aero, kiu en la novneĝo kaŭzas 90 % de la neĝvolumo, estas elpremita per la konstante kreskanta premo. En la glaĉeroglacio tiel la aerproporcio povas malaltiĝi ĝis al proksimume 2 %. Glaĉero kun tiel malalta aerprocentaĵo posedas bluecan kaj plimalofte ankaŭ iom verdecan koloron. Pli altaj temperaturoj influas la metamorfozon pozitive en du manieroj: Unuflanke formiĝas en pli varmaj glaĉeroj (varmetigitaj glaĉeroj) kutime pli malgrandaj glacikristaloj, kial ĉi tie ankaŭ en la antaŭŝtupoj de la glacio, kiel firno kaj grajla glacio eblas pli facila moviĝo, dum kiu aero estas liberigita. Krome surfaca materialo povas ekdegeli kaj refrostiĝi sen forlasi la glaĉeron. Tiel en malgrandaj kvantoj eĉ en taga ciklo povas okazi metamorfozo de neĝo al glacio, sen la kutimaj interŝtupoj de la premmetamorfozo.
Degelakvo povas surface aŭ sub la glaĉero (subglacie) forlasi ĝin kaj tiel deduktiĝas de la substancekonomio de la glaĉero. Subglacia degelakvo plej ofte elfluas tra malfermaĵo ĉe la glaĉerofrunto, kiun oni nomas glaĉeropordegon. En karstaj regionoj tia akvo ankaŭ povas forflui subtere tra karsta kavernrivero kaj je komplete alia flanko de montaro aperi kiel riverfonto. Polusaj glaĉeroj perdas substancon ofte ankaŭ per sublimado, kiam akvo rekte transiras de la firma al la gasforma agregstato. Certaj glaĉeroj ankaŭ spertas ablacion pro la reliefo, ekzemple kiam montrara glaĉero atingas deklivan rokkreston kaj tiam materialo kiel glacifalaĵo falas de la rokoj, aŭ kiam enlanda glaĉero atingas bordon de maro aŭ lago kaj tie ne povas estiĝi glacisoklo, kaj tiel la glaĉero devas deidiĝi. Ĉe tiu proceso partoj de la glacio elrompiĝas kaj poste povas drivi kiel glacimontoj sur la lago aŭ maro. Tavolglacimontoj estiĝas kiam partoj de glacisoklo forrompiĝas, kiu formis pro sia origina naĝpozicio tre platan surfacon supre kaj malsupre.
Pro ilia impona aspekto glaĉeroj havas hodiaŭ gravan signifon por la turismo. Kiam ili trafike estas facile atingeblaj ili estas grandega allogiloj por turistoj. Por vintraj sportoj ili taŭgas ankaŭ kiel neĝsekuraj glaĉeroskiregionoj eĉ dum somero.
Jam en mezepoko en la Kantono Valezo oni utiligis la glaĉerojn kiel grandegajn akvorezervujojn, konstruante tutan sistemon da akvigkanaloj laŭlonge de la montdeklivoj. La industrio en Svislando utiligas la glaĉerakvon ankaŭ kiel konstantan akvorezervon por plenigi la baraĵlagojn de la svisaj elektrocentraloj.
Parolante pri glaĉeroj necesas kompreni kelkajn specifajn fakvortojn el la kampoj de glaĉeroscienco kaj glaciscienco. Jen eta listo, kiu nature ne anstataŭas ampleksan fakvortaron, sed helpu al la laiko kompreni la glaĉerorilatajn tekstojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.