![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Giovanni_Prati_%2528ovale%2529.jpg/640px-Giovanni_Prati_%2528ovale%2529.jpg&w=640&q=50)
Giovanni Prati
From Wikipedia, the free encyclopedia
Giovanni PRATI ([Ĝovanni Prati] ; naskiĝis la 1815 en Dasindo, mortis 1884 en Romo) estis itala poeto kaj politikisto.
Giovanni Prati | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Giovanni Prati | |||||
Naskiĝo | 27-an de januaro 1814 (1814-01-27) en Lomaso | ||||
Morto | 9-an de majo 1884 (1884-05-09) (70-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1884) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo ![]() | ||||
Partio | Historical Left (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto politikisto verkisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naŝkiĝinta en Dasindo (hodiaŭ frakcio de Komunumo Comano Terme), en Trentlando tiutempe parto de la Aŭstri-Hungara Imperio, li pasigis aliloke la plimulton el sia vivo (Padovo, Milano, Venecio, Torino, Florenco, Romo), ĉar admiranto kaj subtenanto de la piemonta dinastio Savojo. Pro lia ital-amika agado, la aŭstria registaro lin forpelis el la Lombarda-Venetia Regno (ankaŭ Milano kaj Venecio tiam apartenis al la Imperio), kaj aliflanke la Registaro de la Grand-Duklando de Toskanio (sub dinastio Habsburgo-Loreno) rifuzis al li la politikan rifuĝ-rajton.
Elektita en 1861 Deputito ĉe la Parlamento de unuiĝinta Italio, kun Torino ĉefurbo de la nova Regno, li sekvis la registaron unue al Florenco kaj poste al Romo; nomumita Membro de la Lingva Akademio “della Crusca”, konsiliano de la Supera Konsilantaro de Publika Instruado kaj Senatano, li mortis en Romo en 1884.
Postmorte li reiris al Trentio (li estas entombigita en Dasindo).